Kie estas niaj revoluciuloj? Dum la lasta jaro, oni rimarkas danĝerajn malamikojn ĉie. El perspektivo de usonano, inter niaj malamikoj estis koronaviruso, mortigemaj policanoj, kaj eĉ danĝeraj vortoj—aparte tiuj vortoj, kiuj demandas ĉu balotadon oni faris juste kaj honeste. Kontraŭ tiuj minacoj ne nur ambiciaj politikistoj kaj registaraj funkciuloj, sed ankaŭ grandegaj kompanioj prenas potencon je preteksto de tio, ke ili protektos la homojn, ŝajnigante, ke la homoj postulas eĉ malliberecon por ke ili estu savitaj de la danĝero. Niaj novaj diktatoroj malpermesas nin eliri el la domo sen ia aparta bezono—bezonoj, kiuj inkluzivas kaj aĉeto de manĝaĵo, kaj perforta detruo de konstruaĵoj (kaj foje homoj) en tio, kion la novaĵoj nomas "pacaj manifestacioj," sed ne vizitoj al familianoj aŭ ĉeesto en diservoj—limigas nian aliron al neaprobitaj informoj, kaj cenzuras tiujn el ni, kiuj esprimas "danĝerajn" opiniojn. Kaj oni diras, ke tiuj, kiuj ne estas dankemaj pro la nova faŝismo, estas la malbonuloj!
Mia koro batis, legante vian tekston. Mi kelkfoje inter-rompis la legadon pro larmoj en miaj okuloj. Jes, jes kaj jes! Mi dankas al vi pro via saĝa kaj sprita teksto. Kvankam la afero restas amara, viaj vortoj iel heligas pro via forta pledo por libereco kaj vero. Dankon kaj bonvole pli multe el via plumo! Mi amas vin.