Kie estas niaj revoluciuloj?
Dum la lasta jaro, oni rimarkas danĝerajn malamikojn ĉie. El perspektivo de usonano, inter niaj malamikoj estis koronaviruso, mortigemaj policanoj, kaj eĉ danĝeraj vortoj—aparte tiuj vortoj, kiuj demandas ĉu balotadon oni faris juste kaj honeste. Kontraŭ tiuj minacoj ne nur ambiciaj politikistoj kaj registaraj funkciuloj, sed ankaŭ grandegaj kompanioj prenas potencon je preteksto de tio, ke ili protektos la homojn, ŝajnigante, ke la homoj postulas eĉ malliberecon por ke ili estu savitaj de la danĝero. Niaj novaj diktatoroj malpermesas nin eliri el la domo sen ia aparta bezono—bezonoj, kiuj inkluzivas kaj aĉeto de manĝaĵo, kaj perforta detruo de konstruaĵoj (kaj foje homoj) en tio, kion la novaĵoj nomas "pacaj manifestacioj," sed ne vizitoj al familianoj aŭ ĉeesto en diservoj—limigas nian aliron al neaprobitaj informoj, kaj cenzuras tiujn el ni, kiuj esprimas "danĝerajn" opiniojn. Kaj oni diras, ke tiuj, kiuj ne estas dankemaj pro la nova faŝismo, estas la malbonuloj!
Tiuj, kiuj estis niaj revoluciuloj, ĉu socialistoj, ĉu anarkiistoj, ĉu alispecaj, foje kriis pri libereco, sed nun aplaŭdas la diktatorecan sintenon de la potenculoj. Kiu rezistas, tiu estas danĝera malamiko, kaj kiu submetiĝas estas heroo. Kiel Esperanta ekzemplo, JoMo foje kantis, en esperanta versio de hispana revoluciema himno, "Nenio pli prezas ol la liberec' / Devas ni ĝin savi kun fid' kaj kuraĝ'", sed nun laŭdas reziston ne al tiranoj sed al deziroj de libereco: "Ne eliros mi, por bari la kontaĝon del' virus / Kaj se eĉ pordo min rigardos kaj min tentos / eltenos mi la kvarantenon." Oni nun malamas liberecon kaj bonvenas subpremon.
Kaj oni ne rajtas demandi, ĉu ni agas saĝe, ĉar liaj vortoj tuj estos torditaj kaj li estos kalumniita kaj cenzurita. Se oni nur faras la demandon, kiel mi nun faras, aliaj tuj kaj mensoge diras, ke li neas la ekziston de la viruso, ke li diras, ke ni nenion faru aŭ neniel estu singardaj, ktp. Se oni pridemandas suspektindajn cirkonstancojn de la lastatempa balotado en usono, aliaj mensoge diras, ke li ne akceptas la rezulton kaj apogas teroristajn atakojn kontraŭ la usona registaro. Tiuj, kiuj faras tiajn demandojn, perdas siajn kontojn en la plej grandaj sociaj retoj, do efektive estas ekzilitaj de la hodiaŭaj publikaj spacoj. Ni estu obeemaj, submetiĝemaj, kaj nepre ne pensu por ni mem.
Ju pli oni pensas, des pli la diroj kaj la rezonado, kiujn la amaskomunikiloj trudas al ni, fariĝas nekredindaj; oni do ne ĉiam povos kaŝi la kontraŭdirojn. Kiam la homojn tro lacigas la mensogoj, la amaskomunikiloj perdos sian potencon, kaj la obeemaj, submetiĝemaj regatoj malaperos. Sed mi dubas, ke multaj esperantistoj—kiuj estis inter la plej entuziasmaj por forĵeti sian sintenon al libereco kaj apogi la senpensan submetiĝon al la nova faŝismo—estos inter la novaj defendantoj de homaj rajtoj. Kia seniluziiĝo, ĉu ne?
Schiller skribis, en la fama germana dramo, "La Rabistoj":
"Virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili, kiel dresita serpento, kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj kaj prematoj, la kuraĝulojn timigas kaj la tiranojn paligas."
La ĉefrabisto diris tion. Tiujn, "kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon" hodiaŭ, oni ne taksas pli honore ol rabistoj. Sed ni ege bezonas tiajn rabistojn, kiuj rabos por ni iom da libereco. Des pli bone se ili estus esperantistoj.
Mia koro batis, legante vian tekston. Mi kelkfoje inter-rompis la legadon pro larmoj en miaj okuloj. Jes, jes kaj jes! Mi dankas al vi pro via saĝa kaj sprita teksto. Kvankam la afero restas amara, viaj vortoj iel heligas pro via forta pledo por libereco kaj vero. Dankon kaj bonvole pli multe el via plumo! Mi amas vin.