Mi estis kontraŭ la ordonoj rilate hejmrestadon kaj “socian” distanciĝon (verdire ĝi estas fizika distanciĝo) ekde ilia komenco. Laŭ la Usona Konstitucio, usonanoj havas la rajton kunveni, praktiki siajn religiojn, ktp., sed bedaŭrinde la Supera Kortumo de Usono delonge permesas, ke la registaroj (kaj la federacia registaro, kaj la (sub)ŝtataj registaroj) malobservu la konstitucion kiam ili havas sufiĉe bonan kialon. Do en Usono, samkiel en multaj aliaj landoj, homoj ne ĝuas siajn homajn rajtojn—ne pro pandemio, sed pro politikistoj, kies ambicio preterkuras iliajn cerbojn, kaj kiuj uzas pandemion kiel pravigon por siaj kanajlaĵoj.
Kelkaj el tiuj fipolitikistoj rekte mortigis homojn, kiel ekz. guberniestro Andrew Cuomo de Novjorko, kiu sendis koronaviruso-pacientojn en maljunulejojn, okazigante la kontaĝon kaj morton de eble dekmilo da maljunuloj. (Li poste mensogis pri la nombro de mortintoj.) Sed senigi la homojn je ilia libereco havis ankaŭ nerektajn konsekvencojn, ne tute neantaŭvideblajn, inkluzive pliiĝon de suicidoj inter junuloj, kaj malsategon. Disvolvo de multaj infanoj regresis; etuloj forgesis vortojn kaj nombrojn, kiujn ili lernis, forgesis uzi forkojn, kaj denove ekuzis vindaĵojn. Oni diras, ke ni pro avareco taksas ekonomion pli grava ol homan vivon, sed homoj ankaŭ mortas pro ekonomiaj krizoj, kiel tiu kaŭzata de la fermiĝo de la ekonomio “pro la pandemio.”
Nu, ni ne forĵetus niajn homajn rajtojn pro neniaĵo, ĉu? Oni nepre esperus bonan rekompencon, efikan rezulton, de tiel granda ofero. Nu, ne necesas, ke oni estu scienculo por rimarki kiel (sen)efika estis la mallibereco: Unue la registaroj diris, ke ni nur forlasas iomete da libereco dum du semajnoj por platigi la kurbon de la grafikaĵo de kazoj. Tio kompreneble ne funkciis, ĉar du semajnoj fariĝis du monatoj, ses monatoj, kaj nun jaron poste la mallibereco ankoraŭ ne haltigis la disvastiĝon de la viruso. En usono, la du ŝtatoj kun plej strikta hejmrestigo estas Novjorko kaj Kalifornio, kaj ili daŭre havis la plej grandajn problemojn pri la pandemio post la trudado de siaj reguloj.
Sed se observado kaj logiko—la bazo de vera scienco—ne konvinkas vin, atentu la multajn sciencistojn, kiuj avertis, ke hejmrestigo estas pli danĝera ol la koronaviruso. Tri epidemiologoj skribis la “Deklaro de Great Barrington” (kiu haveblas en multaj lingvoj, sed bedaŭrinde ne en Esperanto), kaj dekmiloj da kuracistoj kaj sanprofesiuloj subskribis ĝin. Laŭ la deklaro, la malutilo de la hejmenigo estos “neriparebla” kaj “pleje afliktos la malpli privilegiitojn.” Ĝi asertas, ke “Tiujn, al kiuj ne estas risko, oni tuj permesu rekomenci normalan vivon.”
Dume la samaj politikistoj kaj registaraj funkciuloj, kiuj ordonis nin resti hejme, vojaĝas kaj vivas normale. En Usono, guberniestroj kaj urbestroj vojaĝis, manĝis en restoracioj, postulante ke ni restu hejme. Dro. Deborah Birx, kiu estris la koronavirusa teamo de la Blanka Domo, vojaĝis por viziti parencojn okaze de Dankfesto (usona festotago) ĵus post kiam ŝi diris, ke usonanoj ne faru tion. En Britio, Dro. Niel Ferguson konvinkis Ĉefministron Boris Johnson trudi hejmrestigan ordonon, kaj poste oni eksciis, ke li malobeis la ordonon vizitate de amatino. Kaj kvankam ili ĝuas normalan vivon, ni plebanoj eĉ ne rajtas viziti mortantan avĉjon en la hospital; li devas morti en soleco por la publika bono.
Do ŝajnas ke fordoni niajn bazajn rajtojn ne estis bona ideo. Nur restas vidi ĉu ni kapablos repreni ilin.
Redakto je 15a de Marto 2021: Amiko informis min, ke malgraŭ mia ĉi-supra aserto, la Deklaro de Great Barrington ja haveblas en Esperanto.