Mi ŝategas Esperanton kaj volas, ke pli da homoj decidu lerni ĝin. Mi ege ĝuus iom pli da ideologia diverseco en Esperantujo. Sed ĉu mi invitu miajn konservativajn amikojn lerni Esperanton? Kial mi farus tion, se ili nur spertus malamon kaj forpelon de la esperantistaro? La nova maldesktrularo iom venenas Esperanton.
Mi ĝenerale ne havas problemon kun maldekstruloj. Dum longa tempo mi konsideris min unu el ili, ĉar mi subtenas multajn ideojn, kiujn oni tradicie asociis kun la politika maldekstro. Mi ne hontas nomi min pacifisto kaj anarĥiisto. Mi ŝatas la “internan ideon” de Esperanto, almenaŭ en tio, ke internacia helplingvo por ebligi homojn de malsamaj nacioj pace interkomunikiĝi havas grandan valoron. Mi ne kontraŭstaras socialismon, kvankam mi pensas, ke ĝi nur okazu je komunuma nivelo kaj ne trudiĝu al nevolontaj popoloj. Mi eĉ ne hezitas taksi komunistojn inter miaj amikoj, malgraŭ la malbelaj efikoj de komunismo. (Malgraŭ mia sinteno, oni diras, ke estis kelkaj urboj en Sovetunio, kie dum tempo komunismo bonege funkciis, sed la nacia registaro ĉesigis tion ĉar tiuj urboj praktikis ian nesovietan komunismon. Pli probable, tiuj urboj montris la nekompetencon de la potenculoj.) Sed mia celo ne estas pritrakti ĉu komunismo bonas aŭ malbonas—homoj ĝenerale estas pli bonaj ol iliaj plej malbonaj politikaj ideoj.
Nuntempe oni malofte taksas min maldekstrulo, krom inter ekstremdekstruloj, ĉar mi ne subtenas ĉiujn el la ideoj popularaj inter la hodiaŭa maldekstrularo. La maldekstraj ideoj de hieraŭ estas la dekstraj ideoj de hodiaŭ. Donald Trump montris tion, kiam li parole (sed bedaŭrinde ne age) apogis la laboristan klason kontraŭ la burĝaj elitoj, mirinde samkiel malnova marksisto. La hodiaŭaj marksistoj, preskaŭ ĉiuj elitaj burĝoj, ne kaŝas sian malestimon de la laboristoj, do mi demandas min ĉu ili vere meritas la nomon “marksistoj”.
Sed mia politika sinteno ne gravas, aŭ almenaŭ ne devus gravi. En perfekta mondo, ni bonvenus ĉiajn homojn al Esperantujo, ĉar se ili ne havas la “ĝustan” pensmanieron, almenaŭ ili ebligas nin komuniki nian ideologion al ili, samkiel ili per Esperanto povos komuniki siajn ideojn al ni. Sed tio ne okazas.
Se dekstrulo lernas Esperanton, lia sperto inter la esperantistaro ne estas, ke oni bonvenigas lin. Tuj, kiam oni rimarkas, ke li havas nepermesitajn pensojn, oni dronigas lin en insultoj. “Malamanto!” oni krias pro neŝatata esprimo. “Dikfobiulo!” pro malpermesita ŝerco. Kaj multege da aliaj vortoj tiaj la homamaso verŝas sur lin, ĝis li konstatas, ke ne estas loko por li en Esperantujo. Tiuj vortoj ne konvinkas lin, ĉar ili enhavas nek logikon nek argumenton, nur provon insulti. Estante neraciaj, tiuj vortoj ne kapablas ŝanĝi opinion; ili do nur forpelas.
Kelkaj esperantistoj almenaŭ estas sufiĉe malmensogemaj, ke ili ne provas kaŝi tiun sintenon. Iu “vanege”, se mi bone memoras, skribis en iu reta forumo, ke li ne volas, ke oni varbu inter rusoj. Laŭ li, la rusoj emas tro dekstre pri GLATaj aferoj, do ĉar ili ne samopinias kiel li, ili estas malbonvenaj. Sendube li timas, ke ili ne respektos rian pronomon!
Eble tiuj esperantistoj agas prave. Eble dekstrulo ne lernu Esperanton. Sed se ni malbonvenas tiel grandan parton de la homaro, mi dubas ĉu Esperanto taŭgas kiel rimedo por la celo de intergenta paco.
Dankon pro prudenta kaj sagaca diagnozo, kiu devus pensigi ĉiun bonvoleman netoleremulon, kaj pro rekta, kuraĝa kaj neflankiĝanta vortumado de viaj pensoj!